Rufaj haroj

ruĝaj haroj

Rufaj harojruĝaj haroj temas pri ruĝecaj kaj flavecaj koloraj nuancoj, kiuj kovras gamon inter la malhela brunece ruĝa koloro de mahagona ligno ĝis la hela koloro de kupro.

Nur unu ĝis du procentoj de la monda loĝantaro havas nature ruĝajn harojn. Kaŭzo de tiu harkoloro estas mutacio sur la homa kromosomo 16, kiu gvidas al ŝanĝiĝo de la proteino MC1R: anstataŭ la malhela melanino deponiĝas la pli hela kaj ruĝeca feomelanino en haŭto, haroj kaj okuloj, kio gvidas al pli sunbruliĝema, hela haŭto kaj al pli oftaj efelidoj.

Ruĝharuloj havas mezume la malplej abundan kaphararon kompare al homoj kun aliaj harkoloroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search